Direkt zum Seiteninhalt

Hauptmenü:

Informoj por anoncantoj

Anoncoj-Inserate

Informoj por anoncantoj

Svisa Espero aperas 2-foje jare kun eldonkvanto de 5000 ekzempleroj, formato A4, 64 paĝoj. La revuo celas ĉiujn svisajn parlamentanojn (nacia kaj ŝtata konsilio), la federacian konsilion, la svisajn kantonregistarojn, la kantonajn edukdirektorojn, la federaciajn kaj kantonajn altlernejojn kaj universitatojn, gravajn bibliotekojn, asociojn kaj decidulojn, la membrojn de Svisa Esperanto-Societo kaj multnombrajn individuojn kaj societojn. La magazino krome direktiĝas al Esperanto-parolantoj eksterlande kaj tutmonde.

La magazino ankaŭ estas loke disdonita de lokaj Esperanto-grupoj kaj individuaj aktivuloj por informceloj en Svislando kaj 45 tagojn post apero de la papera eldono publikigita en la reto, pro kio via anonco longtempe ankaŭ troveblas rete.

Svisa Espero enhavas artikolojn pri la temoj daŭripovo, komunikado, lingvoinstruado, daŭripova turismo, estontecoprojektoj kaj popola interkompreniĝo. Ĉiu kajero estas dediĉita al ĉeftemo. En Svisa Espero aperos regule prezentadoj kaj recenzoj de libroj kaj revuoj pri la temo daŭripovo. Aparta rubriko sin dediĉas al la temoj planlingvoj kaj lingva planado. La artikoloj en Svisa Espero unuflanke pelnumigu la kriteriojn de science kaj fake signifaj artikoloj kaj estu aliflanke tiel formulitaj, ke ili estu legataj kaj komprenataj ankaŭ de laikoj.

La numero 1/2015 aperos komence de aprilo 2015 (papere kaj la 15-an de majo rete) kaj estas dediĉita al la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 en Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds, al kiu invitis la eduka departemento de Kantono Neŭŝatelo. Okaze de la kolokvo en Svisa Espero estos prezentita la turisma regiono de la Neŭŝatela Ĵuraso.

La ĉeftemoj de la aŭtuna eldono 2/2015 aperonta komence de oktobro (papere kaj meze de novembro rete) estos la energi-aliorientiĝo kaj estonta daŭripova energipolitiko.

Ĉiuj redaktistaj artikoloj en Svisa Espero aperas dulingve, ĉiam en Esperanto kaj en po unu de la svisaj naciaj lingvoj (germana, franca, itala, romanĉa) aŭ foje en la angla aŭ je specialaj okazoj en alia lingvo.


Zurück zum Seiteninhalt | Zurück zum Hauptmenü