Esperanto estas planlingvo kreita kun la celo iam servi mondskale kiel
internacia pontlingvo kaj interkomprenilo inter ĉiuj homoj de malsamaj
denaskaj lingvoj. La unua Esperanto-lernolibro estis publikigita de la
rus-pola okulkuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhof en Varsovio. Malgraŭ
grandaj antaŭjuĝoj kaj kontraŭstaroj kontraŭ tiu-ĉi ideo, Esperanto
konstante disvastiĝis kaj nuntempe estas parolata de pluraj milionoj da
homoj en ĉiuj landoj en la tuta mondo. Multaj ekscelencaj personoj,
inter kiuj ok pacnobelpremiitoj, lernis Esperanton kaj pledis por la
disvastigo de ĉi-tiu lingvo. Esperanto ofertas al junaj homoj trans la
landlimoj sur la tuta terglobo komunikadon en maniero kaj intenso, kiel
tio praktike ne eblas pere de alia fremdlingvo. Regule ĉie en la mondo
okazas multnombraj eventoj kaj kongresoj, la plej signifa el inter ili
estas la Universala Kongreso de Esperanto.