Partoprenokondiĉoj
1. Tiu-ĉi unua Svisa Esperanto-Junularo-Kantokonkurso direktiĝas al junuloj kaj junaj
plenkreskuloj inter 14 kaj 25 jaraĝaj.
2. Ili povas prezentiĝi sole aŭ duope. Ne eblas tutaj bandoj.
3. La kanto devas plenumi la sekvajn kriteriojn:
- Memkomponita kanto, kaj teksto kaj melodio
- La teksto devas esti verkita kaj kantita en Esperanto
- Ĝi ne devas daŭri pli longe ol 3 minutojn
4. Por la prezentado estas permesataj nur porteblaj, akustikaj instrumentoj kaj porteblaj
elektroklavariloj (neniuj aliaj elketraj instrumentoj krom klavariloj, neniu perkutilo). Eblas
la uzado de kompaktdisko kun karaokeo-versio de la kanto.
5. Estas konsiderataj nur la aliĝoj, kiuj alvenas ĉe ni ĝis plej malfrue la daton de la aliĝ- kaj
alsendofino.
6. Per la aliĝo la partoprenanto konfirmas, ke li aŭ ŝi posedas ĉiujn rajtojn por la
prezentado de la kanto.
7. La nombro de partoprenantoj estas limigita al 30 kontribuoj. La aliĝoj estas konsiderataj
en la sinsekvo de ilia alveno.
8. Ĉiuj gepartoprenantoj devos partopreni la antaŭselekton la 10-an de oktobro 2014 en
Uster, kaj la 10, kiuj kvalifikiĝas por la finalo, devos partopreni la finalon la 18-an de
oktobro en Vordemwald, kaj ili konfirmas per sia aliĝo, ke ili disponeblas je tiuj datoj.
9. La aliĝintaj partoprenantoj estas devigitaj kaze de malhelpo ĉe la partopreno, tuj informi
la organizan teamon.
10. Familianoj de la organiza teamo kaj de la ĵurio ne rajtas partopreni la konkurson.
11. La organiza teamo rezervas al si la rajton en kazo de malpli ol 10 gepartoprenantoj
nuligi aŭ postigi la konkurson.
Lerni Esperanton
Eventoj
La plej granda 
Esperanto-lernoreto
Skajpa
Esperanto-
kurso