Indekso
ANONCOJ
Legantoj
Paĝo de la redakcio
Mondo aktuala
Esperanto-Movado
Horoskopo
MAGAZINO
Sporto
Svislando
Ŝercoj
Indekso
esperanto.ch

Bona investo:
Plej inda investo estas akiri belan investon por sia edzino!” (2007-11-04)
Sinjoro Muelisto vizistas karcerulon
Kial vi volas nepre viziti la rompŝteliston, kiu lastsemajne ŝtelrompis vian loĝejon – ĉu vi volas venĝi vin aǔ insulti lin?” demandas la policisto ĉe la akceptejo al s-ro Muelisto, kiu petis viziti la ĵus kaptitan rabiston. “Ne tute ne, mi nur volas scii de li, kiel li sukcesis, je la 2-a matene eniri mian loĝejon, sen ke mia edzino ion rimarkis!” (2006-07-02)
Kiel golgardisto plej efike reagas kontraǔ kroata teamo?
Post la hieraǔa ludo de Kroatio kontraǔ Japanio la respondo estas tre simple: Li devas forkuri el la golejo, ĉar la kroata atakisto ĉiam pafas la pilkon al la golgardisto ... (2006-06-19)
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin: „Kial precipe Esperanton, vi ja apenaǔ scipovas la anglan kaj hispanan?“ – „Nu mi vidis, ke ankoraǔ neniam usona ŝtatestro vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en sia lingvo.“ (dmw 2006-05-29)
Infansekura kovrilo
Maljunulino porvas malfermi medikamentujon. Kiam ŝi post multaj provoj malsukcesis diras la alvenanta sesjaraĝa nepo: „Avinjo donu al mi.“ Kaj li per unu manpremo malferims la ujon. „Sciu avijno, la medikamentujo havas infansekuran kovrilon.“ (dmw 2006-05-29)
Belulino en la vendejo
Belulino demandas la vendiston: Ĉu mi povas provsurmeti la vestaĵon en la montrofenstro? – Memkompreneble, respondas la vendisto, tio allogas klientojn … (dmw 2002-09-18)
Fidel Castro vizitas frenezulejon
Fidel Castro vizitas frenezulejon. Ĉe la akceptejo deĵoranto demandas: Kio estas kun vi? Fidel respondas: Mi estas Fidel. Respondas la deĵoranto: Tian kazon ni ankoraŭ ne havas. Sed vi povas preni ĉampron en la dua etaĝo, tie jam loĝas tri Napoleonoj. (dmw 2002-09-18)
Bin Laden kaj Papo en la ĉielo
Mortis hazarde samtempe la Papo kaj Bin Laden. La Papo tuj ekiris al la pordo de la ĉielo, sed Sankta Petro rifuzis al li la eniron. En tiu-ĉi momento alvenas Bin Laden. Tuj du anĝeloj malfermis la pordegon kaj bonvenigis lin serfira ĥoruso. Proteste la Papo turnis sin al Sankta Petro: „Tiu-ĉi fiulon vi lasas eniri, kaj min, kiu anstataŭis vin surtere vi forsendas!“ Respondis Sankta Petro: „Ek de vi estas Papo milionoj da homoj forlasis la eklezion. Sed unu aktiveco de Bin Laden en Novjorko – kaj jam la tuta homaro rememoras pri Dio kaj preĝas!“ (strata fonto 2001-11-15)
Konsulejo de Esperantio
Kiam la 1an de aprilo 1994 mi registrigis c^e la civilŝtaoficejo de Zuriko la naskiĝon de mia filino Linda Miĥaela, la oficistino unue ne volis meti la tegmenton sur la h (ĥ) de ŝia nomo, pretendante, ke tia litero ne ekzistas. Kiam mi klarigis, ke tio estas la ordinara skribaniero en Esperanto, la oficistino respondis: "Ho, pardonu, tion mi ne sciis. Tiam ni nature povas meti tiun tegmenton senprobleme. Simple portu la konfirmon de la kosnulejo de Esperantujo!" - La historio cetere veras, kaj mi eĉ solvis la problemon: Mi klarigis al la oficistino, ke mie en Zurkio mem estas la konsulo de tiu lando. Tial memkompreneble mi en tiu afero devas deteni min. Sed mi portos paperon de la ĉefoficejo de la registaro de Esperantujo. Simo Milojeviĉ skribis la mi letereton nome de UEA, konfirmante la tegmenton sur la h (ĥ) en Miĥala, kiun mi oficiale tradukigis al la germana lingvo - kaj jen la urbo de Zuriko akceptis la Esperanto-skribmanieron. (dw 99-11-09)
Ĉiela futballudo
Post sia morto la fama brazila futbalisto venis en la ĉielon. Ĉar li ankaŭ en la ĉielo ne povis resti sen fari nenion, li tie trajnis kreis futbalekipon, en kiu ludis multaj aliaj iamaj talentoj. Nun okazis, ke en la infero oni aŭdis pri tio, kaj tiam la ĉefdiablo invitis la ĉielan ekipon al granda pokal-ludo. Kvankam preskaŭ ĉiuj iamaj famuloj estis en la ĉiela ekipo de Pele kaj por la infero ludis nur subklasaj ludistoj el iama usona karcersportgrupo, la infera ekipo gajnis 10 kontraŭ 0! – Kial? – Nu tute simple ĉar ĉiuj arbitroj estis en la infero! (dw 98-10-06)

 

Se Vi konas bonan ŝercon, tiam sendu ĝin al KOMENTOJ por publikigo sur ĉi-tiu paĝo!

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


Diese Seiten sind gesponsert vom internationalen Sprachdienstleistungsunternehmen und Übersetzungsdienst:
Ĉi-tiujn paĝojn sponsoras la internacia lingvo- kaj tradukservo:
Allsprachendienst Esperanto GmbH