|
|
Anonckondiĉoj
Prezoj:
Teksto: Etanonco de 300
signoj kostas € 5.- por unu monato kaj € 10.- por 3 monatoj. Por ĉiuj
aldonaj 300 linioj € 5.- por unu respektive € 10.- por 3 monatoj.
La prezo inkluzivas la rajton je hiperkonekto al ekstera paĝo.
Bildoj: Ĝis 30kb
kostas kostas € 5.- por unu monato kaj € 10.- por 3 monatoj.
Por ĉiuj aldonaj 30kb € 5.- por unu respektive € 10.- por 3 monatoj.
Mendo:
La anoncoj povas esti mendita sendante la anonctekston kaj bildojn per
retmesaĝo al la redakcio
de KOMENTOJ kaj pagante samtempe la koncernan sumon.
Pago:
La anonco pagendas per monbileto en letero al Allsprachendienst Esperanto
GmbH, Redakcio KOMENTOJ, Poŝtfako 858, CH-8034 Zuriko, Svilando
aǔ per bank- aǔ poŝtĝiro al la
svisa eǔro-poŝtkonto de Allsprachendienst Esperanto-GmbH n-ro 91-703772-2 EUR, IBAN CH02 0900
0000 9170 3772 2
Kopirajtoj:
La anoncanto deklaras posedi ĉiujn kopirajtojn por anonctekstoj kaj
bildoj kaj sendamaĝigi la redakcion de KOMENTOJ kaj Allsprachendienst
Esperanto GmbH pro ĉiuj eventualaj plendoj de triaj.
Respondeco por la envhavo:
Pri la enhavo sole respondecas la anoncanto. La anoncanto deklaras sendamaĝigi
la redakcion de KOMENTOJ kaj Allsprachendinest pro ĉiuj eventualaj
plendoj de triaj. KOMENTOJ havas neniun respondecon por la enhavo de paĝoj
al kiuj direktas hiperkonekto en anonco.
Rajto rifuzi aǔ nuligi anoncojn:
La
redakcio de KOMENTOJ rajtas sen devo al klarigo aǔ motivigo rifuzi aǔ
nuligi anoncon, kies enhavo kontraǔas la principon de honesteco, ĝentileco,
aǔ bona fido, vundas kopirajtojn, estas ofenda aǔ kontraǔas la
redakciajn principojn aǔ la leĝojn aplikeblajn aǔ se la anoncoj
enhavas hiperkonekton al tia paĝo. Se la rifuzo okazas ĉar la anoncanto
vundis la principon de bona fido, KOMENTOJ ne havas devon repagi jam pagitajn
kotizojn, se la rifuzo okazas sen objektiva motivo, KOMENTOJ repagas al la
anoncinto eventuale ĝiritan sumon malpli la ĝirkostojn.
Aplikebla leĝaro kaj kompetentaj tribunaloj:
Rilate
ĉiajn eventualajn kverelojn aǔ interpretproblemojn en kunteksto de
anoncoj en KOMENTOJ validas sole la svisa leĝaro kaj kompetentas svisaj
tribunaloj. Per la sendado de sia mendo, la anoncanto eksplicite akceptas ĉi-tiujn
kondiĉojn kaj rezignas pri eventuala aplikeblo de alia leĝaro kaj
tribunalejo.
|