|
|
Italio triumfas – Zidane
ekspiedpilkistiĝas ruĝkarte
La
ludo vigle komenciĝis per frua golo de Francio. Zidane goligis 11-metran
punpuŝon. Pri la praveco de la decido certe eblas debati. La golo de
Zidane tamen estis reĝe bela. Nun la lukto estis lanĉita. En la
19-a minuto Materazzi egaligis la ludon al 1:1. Fakte ankaǔ ĉiu-tiu
golo povintus esti nuligita ĉar la itala pafisto apogis sin sur la itala
defendisto. Kvankam ambaǔ ekipoj provegis fari la venkgolon, ĝis la
fino de la longigo neniu sukcesis alian poenton realigi. Malmultaj minutoj
antaǔ la fino tre malbela evento tristigis la tutan ludon. Materazzi
provokis Zidanon per enigma insulto, kaj Zidane reagis faligante per kapa
brustfrapo la italan defendiston planken. La unu-nura ebla konsekvenco de tio
estis la ruĝa karto por Zidane. Malbela maniero por fini sian
piedpilkistan karieron.
Kaj tiel finfine la 11-metraj puŝoj devis decidi la ludon. Precipe
Trezeguet, kiu faris la venkgolon de Francio kontraǔ Italio dum la Eǔropa finalo 2000,
nun maltrafis la golon kaj tiel levis Italion en la piedpilkan olimpon.
(2006-07-09)
Germanio adiaǔas sin per bela ludo kaj la tria rango
Por
la germanoj la turniro finiĝis per klara venko kontraǔ la portugala
teamo – triobla triumfo de Schweinsteiger - la porkmontanto montegi tri-foje,
kaj trifoje lumis la feliĉporko! La enveninta Figo je la fino povis
pretigi ankoraǔ la honorgolon por la portugaloj, kaj tiel ĉiuj
povis esti kontentaj je la fino de la ludo. Ludo, kiu certe apertenis al la
plej allogaj de la tuta turniro. (2006-07-08)
Finalo Francio kontraǔ Italio
Post
Italio hieraǔ vespere ankaǔ la zidana teamo atingis la finalon. Por
ĉi-tiu finalparo neniu vetis eĉ centimon antaǔ la komenciĝo
de la ĉampionado, ja pri Italio eventuale, sed Francion la plej multaj
post la komenca ludo kun Svislando eĉ ne vidis en la okonfinalo. Sed
Zidane montris al la tuta mondo, ke juneco sole ne decidas ludon. La partio
inter italio kaj germanio decidiĝis vere lastminute. 0.0 dum 118
minutoj, kaj tiam duobla frapo! La ital-germana ludo aspektis la pli vigla
kaj ĉiuj elementoj anoncas, ke supozeble Italio nun venĝos sin por
la eǔropa finalo 2000. (2006-07-06)
La franca teamo tetruis la brazilan revon
La
braziloj ja venis por klare venki la turniron, kaj nun ili nek sorĉis
nek montriĝis la reĝoj sur la placo. La kvaronfinalo estis la fina
haltejo kaj nur Dida evitis, ke la verdikto resis nur 0:1. La kvaronfinalo
inter Portugalio kaj Anglio estis la ripeto de la eǔropĉampiona
duonfinalo de antaǔ du jaroj. Kaj
denove la heroo estis en la 11-metra konkurso post sendecida 0:0 post 120
minutoj Ricardo, kiu mortigis la anglajn revojn. La finalludo nun fariĝos
pure eǔropa afero (2006-07-02)
Germanoj la memkonsciaj 11-metro-pafistoj
La
lukto inter germanio kaj argentinio finis 1:1 post 120 minutoj kaj devis esti
decidita en 11-metra konkurso. La germanoj pruvis siajn nervojn, kaj ne lasis
al si depreni la kvalifikiĝon por la duonfinalo. La Italoj siaflanke
sukcesis, kion la svisoj ne sukcesis, nome frue trabori la ukrajnan fortikaĵon.
Kiam Ukrajno foje havas golan malavantaĝon, tiam ilia sistemo ne plu
funkcias. Tion ni vidis jam kontraǔ Hispanio en la unua ludo kaj nun
denove kontraǔ Italio. Klare la italoj gajnis 3:0 kaj ĉi-foje
la mafio nenion devis elspezi por pagi la arbitron … (2006-06-30)
Klara franca verdikto kontraǔ Hispanio
En la Okonfinalo ni povis ĝui tute transformitan
francan teamon. La sekreta hispana favorulo montriĝis subite duaklasa
teamo kontraǔ Zidano, kiu estis retrovinta sian ludemon junaĝan. Se
la francoj tiel daǔrigos,
tiam ankaǔ la brazila teamo
devos tremi. La braziloj siaflanke laǔ la rezulto klare gajnis kontraǔ
la lasta afrika teamo de la turniro, sed la rezulto ne respegulas la realan
ludon. (2006-06-28)
Al sivsoj mankis la nervoj por la 11-metra konkurso
120
minutojn la sivoj dominis la ludon kontraǔ la ukrajna
teamo, sed ili ne sukcesis malfermi a ŝtalan trezoron antaǔ la ukrajna
golo malgraǔ multaj ŝancoj kaj tial restis 0:0
post 120 minutoj. Kvankam Zuberbühler tenis la unua ukrajnan pilkon, post la
svisoj trifojes sinsekve ne sukcesis goligi la pilkon kaj tial triumfis la
ukrajna teamo, kiu povis je sia unua turnirpartopreni tuj atingi la
kvaronfinalon. La italoj siaflanke dank al la arbitro (jam kontraǔ
ganao, al italoj arbitroj multe helpis) lassekunde ricevis ne ghustigeblan
11-metran punpuŝon, per kiu Toti decidis la ludon kotraǔ forte
luktinta Aǔstralio. (2006-06-27)
Bokslukto inter nederlanda kaj portugala teamo
16
flavaj kaj 4 ruĝaj kartoj kaj eĉ goleto estas la rezulto de la
okonfinalludo inter nederlandanoj kaj portugaloj. Lukto kun ĉiuj
permesitaj kaj eĉ pli kun ĉiuj malpermesitaj rimedoj. Oni ja devis
timi, ke al la venkanto de ĉi-tiu ludo je la fino por la kvaronfinalo ne
restos unu ne blokita ludisto … frapojn en la dorso, malfermita boksado kaj
unu momento da vera piedpilko kiam la portugaloj sukcesis fari belan golon.
La nederlandanoj luktegis, sed la pilko ne volis ruli aǔ salti en la
portugalan golejon. (2006-06-26)
Bekahm venkigas Angluojn
La
okonfinalo de la angloj ja multe similis la ludojn de la angloj en la antaturniro,
nome ke nenio menciinda okazis, tamen kun tiu minimalismo la angloj je la
fino konkeris la poentojn. Dank al liberpuŝo, kiun Beckham goligis en la
sesdeka minuto la angloj atingis per 1:0 la kvaronfinalon. (2006-06-25)
Argentinio kun peno post longigo
120
minutojn malforta argentina ekipo bezonis por venki Meksikon kiu tute ne
montris ajnan respekton. Postg nur kvin minutoj estis 1:0 por la meksikanoj
sed la argentinoj reagis 5 minutojn poste. Tiam ne plu multe okazis kaj la
ludo devis esti longigita ĝis finfie la argentinoj kun iom da feliĉo
profitis de unu el la malmultaj eraroj de la meksikanoj. La lastajn dudek
minutojn de la longigo la argentinoj tiam nur malhelipis alian golon, „arton“
kiun ili perfekte regas. (2006-06-25)
Germanio dominis Svedion
Per
du goloj en la unua duono la germanoj decidis la ludon klare. La svedoj ek de
la 32-a minuto devis ludi dekope kaj maltrafita punpuŝo de Larson
kompletigis la fiaskon. (2006-06-24)
Kvazaǔ komplete nova turniro
En
eliminturniro kia nun troviĝas antaǔ validas komplete aliaj leĝoj
ol dum la antaǔturniro, kie kvalifikiĝis du el
kvar. Perdita ludo nun signifas eliminiĝon el la turniro kaj tial tute
alia ludomaniero ol antaǔe necesas kaj ĉio eblas, kiel ni vidis kun
la greka mirklo okaze de la lasta eǔropa ĉampionado.
Fakte neniu absoluta ekzotikulo kvalifikiĝis, kaj efektive ĉiuj eln
la dekses restantaj ekipoj havas ŝancon konkeri la titolon. La publiko
vetas pri Brazilo aǔ Hispanio, kiu konvinkis dum la antaǔ-turniro,
sed kial ne Ganao, Aǔstralio aǔ Svisio sukcesu surprizigi ĉiujn?
(2006-06-24)
|