SVISA ESPERANTO-ETFILMKONKURSO 2020
Direkt zum Seiteninhalt

Hauptmenü:

 
«Unueco en Diverseco»


La Svisa Esperanto-Societo lanĉas kadre de la Svisaj Esperanto-Tagoj 2020 en Zuriko Esperanto-Etfilm-Konkurson. La temo estas «Unueco en diverseco».

La unueco de la mondo kaj ĝia diverseco estas intime ligitaj inter si. Ni ĉiuj dividas la fakton esti homoj. Sed ĉiuj tiuj aspektoj, kiujn ni havas komune, ankaŭ faras nin unikaj en ĉi tiuj samaj aspektoj. Ni havas diversajn kulturojn, folklorojn kaj etnojn, sed ili ĉiuj havas similajn principojn, kiuj subtenas ilin. Kiel socio ni havas multon da lingvoj. Sed ni ĉiuj dividas komune la fakton havi komunan formon de komunikado, kiu egaligas nin. Ni havas la saman kulturon kiel homa socio, sed malsamaj kiel individuaj socioj.

Montru al ni en via filmo ĉi tiun formon de Unueco en Diverseco ekzistanta en nia mondo. Vi povas bazi vin en unu aŭ en ĉiuj el la aspektoj menciitaj supren aŭ elekti alian laŭ via prefero.

Ĉe la Esperanto-Etfilm-Konkurso povas partopreni homoj el la tuta mondo. Ne ekzistas aĝlimo. Kondiĉo estas, ke ĉiuj partoprenkriterioj plenumiĝas.

Limdato por alsendo de la filmkontribuoj: 20a de aprilo 2020
Finalo kaj premiatribuado: 2an de majo 2020, Centro Karl der Grosse, Kirchplatz 10, Zuriko
 
Dum la finalo estos atribuitaj la sekvantaj premioj:
1a premio: CHF 350.-
2a premio: CHF 200.-
3a premio CHF 100.-
Publikopremio: CHF 50.-

Organizado: Nelida Weidmann, Bakalaŭro de arto (Hons.), diĝita filmfarado de la Universitato Middlesex en Londono

Se vi planas partopreni, bonvolu une aliĝi. ALIĜILO

PRI ESPERANTO
La unua Esperanto-lernolibro estis publikigita de la rus-pola okulkuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhof en la jaro 1887 en Varsovio. La ideo estis krei komunan lingvon por la interkompreniĝo de la tuta homaro. Malgraŭ grandaj antaŭjuĝoj kaj kontraŭstaroj kontraŭ tiu ideo, Esperanto daŭre pludisvastiĝis kaj nuntempe estas praktikata de pluraj milionoj da homoj en ĉiuj lando en la tuta mondo. Multnombraj elstaraj personoj el inter kiuj 8 pacnobelpremiitoj eklernis Esperanton kaj subtenis ĝian disvastigon.
Pli da informoj pri Esperanto: www.svisa-esperanto-societo.ch.


Zurück zum Seiteninhalt | Zurück zum Hauptmenü